Ĉi tie mi montros la idiotismojn de la dua grupo:
IdiotismoPor kio taŭgas laŭ logikoKialKion signifas normeDe kie aperis
"varianto""tiu, kiu varias"vari+anto"unu el versioj"
"Kubo"la lando, en kiu loĝas kubanojper difinounu geometriaĵo
"kubo"unu geometriaĵoper difinola lando, en kiu loĝas kubanoj
"vanto""vanteco"vantaunu ŝipa termino
"gazeto""malgranda tuko"gazo+eto"novaĵpapero"
"estonteco"la eco esti estonta ("estonta edzo")estonta+ecoestonta tempo
"piramido"naskaĵo, aperinta post kuniĝo pri du pirojpiro+ami+idounu geometriaĵo
"kolego""dika kolo"kolo+ego"kunlaboranto"
"okulo"ano de iu 8-ook+ulola organo por vidi
"papero""parto de Papo"Papo+ero"folioj, sur kiujn oni skribas"
"eraro""sablo", "pulvo"ero+aro"miso"
"inkludi""ludi per inko"inko+ludienhavi"include" (Angla)
"koloro""multekosta ora ĉeno"kolo+orounu luma eco"coloré" (Franca)
"magazeno""mago azena"mago+azeno"revuo"
"intima""timanta virinojn"ino+timi"privata"
"kolero""parto de kolo"kolo+ero"maltrankvilo"
"plentago""mallibera, okupita tago"plena+tago"diurno"
"litero""parto de lito"lito+ero"skriba signo"
"movado""danco", "kuro", ktp.per difino"politika ismo""movement" (Angla), "Bewegung" (Germana)
"artikolo"unu vortspecoper difinoskribaĵo por revuo"article" (Angla), Artikel (Germana)
Ĉi tiaj idiotismoj estas pli danĝeraj ol la unua grupo, ĉar ilies norma signifo eĉ metafore ne egalas la logikan signifon!

Du skoloj

Vi vidas, ke kelkaj idiotismoj estas kopioj de eŭropaj lingvoj.
Eblas du skoloj pri tio, kiel inventi vortojn por alilingvaj idiotismoj:
  1. Konservi etimologion
  2. Detrui idiotismecon per inventi novajn radikojn, similantajn, sed forgesantajn etimologion
Ĉi tiuj idiotismoj aperis pro la unua skolo...
Pri la dua skolo mi rakontos tie. Ne opiniu, ke mi estas isto de la dua skolo, mi nur volas montri al vi ĈION!

Hosted by uCoz