Ulo veturas peraŭte en la kamparvojo kaj rimarkas iun homon, starantan sur la granda alta ŝtalbarelo, mediteme rigardantan al la senlimeco de stephorizonto. la ulo tuj haltigas sian aŭton en vojrando kaj aliras tiun strangan homon dum iom da tempo la ulo rigardas lin silente, sed poste demandas:
"Pardonu min, sinjoro, kion vi faras?"
Nekonato respondas: "Mi provas atingi Nobelan Premion!"
La ulo iom perplekse eldiras: "Sed kiamaniere?"
"Nu, mi aŭdis ke oni donas tiun premion al ajnulo, kiu elstaras en sia kampo; la kampo ja estas mia; mi estas farmulo" - li senemocie respondas

(Angla anekdoto)
Ĉi tie mi montros la "neidiotismajn" idiotismojn
Esperanta idiotismoKion signifas normeDe kie aperis
"subaro"unu termino el la ara teorio"subset" (Angla)*
"elstari"esti tre atentinda"outstay" (Angla)
"ellerni"bone ekscii"auslernen" (Germana)
"eldoni"krei iun revuon"ausgeben" (Germana)
"memstari"bone farti sen helpo"selbständig" (Germana)
"aldoni"plui"zugeben" (Germana)
"denove"ree"von neuem" (Germana)
"interreto"la internacia komputila reto"internet" (Angla)
"ekde""tujpost"
"eniri""interniĝi"
"tagnokto""diurno"

*Kvankam Germana donis multon da idiotismoj, la germana termino por "subaro" estas konstruita tre logike: ne "Untermenge", sed "Teilmenge" (t. e., "parta aro")

Hosted by uCoz