Ĉi tie mi rakontos al vi pri tio, kiel eskapi idiotismojn de la unua speco

Metafora ekzemplo

En Ĉina la hieroglifoj "patrino" kaj "ido" kune naskas la sencon "ami", kiun oni rajtas uzi eĉ por amo inter viro kaj virino

Kiam metaforo ne idiotas

Nur se oni sciigas la aŭskultanton, ke la diraĵo estas nerekta. Sed sciigi eblas nur per kunteksto, tial parolanto, posedanta malriĉan vortaron, senpaŭze elektas la plej idiotan idiotismon. Ekzemple, ne taŭgas uzi la supermencitan metaforon "fari, kiel patrino rilatas idon" por realaj patrino kaj ido, ĉar estas idiote, pri patrino kun ido diri, ke ili estas (aŭ ne estas) patrino kun ido...

"Universalaj" metaforoj

En Esperanto la plej sukcesa ekzemplo estas la Ludovika konstruaĵo "horloĝo". Estas universale kompreneble, ke la konstruaĵo estas metaforo, ĉar la termino "loĝi" rilatas al homoj kaj bestoj

Ĉu estas Tokipono "subaro" de Esperanto?

Ekzistas fama per sia malgranda vortaro lingvo, kies nomo estas Tokipono. Pro la malgrandeco tokiponistoj aktive uzas metaforojn. La saman manieron uzis Ludoviko kaj aliaj unuaj esperantistoj.
Ĉu tio, ke Tokipona vortaro estas pli malgranda, estas nura diferenco de Esperanto?
Ekzistas du opinioj:
  1. La Tokiponaj "atomoj", per kiuj oni konstruas metaforojn, estas idiotismoj mem (ekzemple, en Tokipono sama vorto signifas "bona" kaj "ripari"). Vortoj sencas nur kune kun kunteksto*. Pro tio, la legendo, laŭ kiu tokiponisto uzas nur 123 vortojn, estas nur reklamo. Tokiponisto devas memori multon da signifoj de ĉiu vorto ("bona ulo"="amiko", "bona lingvo"="Tokipono" ktp.).
    Do Tokipono etas lingvo, kie idiotismoj estas uzatindaj
  2. La multsignifecon de Tokiponaj vortoj oni klarigas per unu maljuna Ĉina filozofio. Laŭ la opinio, tokiponistoj esprimas siajn pensojn senidiotisme (t.e. nur per terminoj kaj metaforoj), sed ili komprenas iujn metaforojn, kiujn komprenas ne ĉiuj homoj**
Sed ambaŭaj opinioj permesas montri Tokiponon per neniu subaro de Esperanto

Tie vi povas legi pri alia "metaforema" lingvo, pri "Basic English" (Baza Angla)


*t.e. Tokipono, laŭ la unua opinio, ne estimas la duan regulon
**Mi esperas, ke la dua opinio pravas, sed mi mem ne lernas Tokiponon, ĉar pro tio, ke en Tokipono simpliĝis fonetiko, terminoj kaj nomoj aspektiĝis tre strange: "Tuki"="Turkejo", "Epanja"="Espanejo", ktp. Mi preferas paroli skribe, ne voĉe, skriba maniero gravas... Mi eksciis, ke tokiponistoj uzas hieroglifojn ankaŭ. Eble, la hieroglifa maniero taŭgos por mi

Hosted by uCoz